Mia pasint­semajna vizito en Mielno estu la okazo iom rakonti pri tiu interesa regiono,  en kiu de 35 jaroj rendevuas esperantistoj dum la jam tradicia junia Ĉebalta E-itsa Printempo. Mielno en la Marborda Regiono de Koszalin, traktata kiel aparta geografia unuo kun apartaj trajtoj influitaj de la Balta Maro,  estas unu el la popularaj marbanejoj. La situanta en la kvinminuta promen­distanco sporta centro, kiun utiligas esperantistoj, ebligas en libera tempo ĝui kaj la marbanadon kaj sunbrun­iĝadon sur la blanksabla plaĝo. Tamen sufiĉas dekminuta promeno al kontraŭa direkto kaj jen alia akvotereno, la lago Jamno okupanta la areon de pli ol 2200 hektaroj kaj estanta la 9-a laŭ la grandeco lago de Pollando kaj la 3-a en la Okcidentpomeria Vojevodio. La meza profundo de la lago egalas al 1, 4 metroj, sed la plej profundaj lokoj egalas al 3,9 metroj. En la lagon enfluas du riveretoj kaj Jamno mem estas ligita kun la Balta Maro per la kanalo Jamno-fluo, kiu ofte dum ŝtormoj estas sablobarita. Kvankam la akvokvalito de la lago en la lastaj jaroj pliboniĝis, sed  daŭre ĝi servas kiel enfluejo de forfalaĵoj, pluvakvo kaj malvarmig­itaj akvoj de la vodko­produktejo el Osieki. Unu el la gravaj defioj estas sendube plibonigi ĝian akvo­kvaliton. Dume la lago estas utiligata por intense praktikataj akvosportoj, laŭe de ĝiaj bordoj troviĝas pluraj jaktaj havenetoj kaj dum la somera sezono tra Jamno navigas turisma ŝipo. Sed jam post unu jaro dank’ al la konstruata kluzo kreiĝos rekta navigovojo inter la lago kaj la Balta Maro. La urbo­aŭtoritatoj konscias, ke Jamno daŭre estas loko laŭ la turisma vidpunkto ne plene utiligita kaj ligas multajn esperojn, ke la situacio baldaŭ signife ŝanĝiĝos.

Ni ne limiĝu al Jamno. Ja en la makro­regiono de Koszalin multas turismaj centroj, ripozejoj kaj kuracejoj, marhavenoj kaj havenoj de la plezur­navigado.  Sur la tereno troviĝas ankaŭ pluraj naturrezervejoj kaj Słowiński Nacia Parko, unu el 23 en Pollando, establita antaŭ pli ol 45 jaroj. Ĝuste al ĝi ni donu kelkan atenton.

La Parkon karakterizas la apudmaraj lagoj, marĉoj, herbejoj, torfejoj, apudmaraj arbaroj kaj unuavice dunoj. La apudmaraj lagoj distingiĝas per tio, ke dum fortaj ŝtormoj periode enfluas ilin la marakvo kaj tio favoras la kreskadon de halofitoj. Entute sur la tereno de la Parko kreskas ĉ. 920 specioj de vaskulaj plantoj, 165 specioj de briofitoj, 500 specioj de algoj, 430 fungo­specioj, inter kiuj 77 estas strikte protekt­endaj. Inter faŭno plej riĉe estas reprezent­itaj birdoj, entute 260 specioj. La duonon konsistigas la akvobirdaro kaj marĉo­birdaro. Riĉe reprezentiĝas insektoj, amfibioj, rampuloj, mamuloj. Kiel kuriozaĵon valoras noti la aperantajn foj-foje tie fokojn kaj focenoj. Sur la tereno de la Parko estis establitaj 12 striktaj kaj 3 partaj naturezervejoj.

Antaŭ ses mil jaroj sur la tereno de la Parko etendiĝis la balta golfo kun bordoj formitaj de morenaj altaĵoj, kiuj estis restaĵo de la skandinnavia glaĉero, plene malaperinta antaŭ 10 mil jaroj. Pro la efikado de baltaj ondoj, ventoj, marfluoj kaj alŝutiĝanta sablo kreiĝis malvasta sabloza duoninsulo izolanta la golfon disde la maro. En la histori­daŭro ĝi grandiĝis kaj nun longas 35 kilometrojn kaj vastas inter unu kaj 15 kilometroj. La procezo de la sablo­alŝutado daŭras, kaj ĝuste tiu procezo respondecas pro vastaj moviĝantaj dunoj. Tio estas kuriozaĵo laŭ la eŭropa skalo. En 1977 Słowiński Nacia Parko estis – kadre de la programo Homo kaj Biosfero – enigita de Unesko en la reton de la Mondaj Rezevejoj de Biosfero. Ekde 1995 ĝi troviĝas sur la listo de protektendaj terenoj akvo-kotaj kun internacia natur­signifo, kiu estis proklamita en la irana Ramsar.

Legas Barbara