Ludu

Heidi Goes estas nia antaŭmikrofona gasto rakontante pri siaj lastaj spertoj en Indonezio kaj la Orienta Timoro. Tiun interparolon, surbendigitan dum la Malferma Tago en Roterdamo, antaŭas  aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno. En la 232-a E-programo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas litova kanto en Esperanto Vojoj tra maro.

Pere de la sama paĝo estas krome konsulteblaj en la rubrikoj Aktualaĵoj kaj Sciencaj informoj ses tekstoj akompanitaj de la sondosieroj el la hodiaŭa elsendo.