Ludu

La ĉeftemo de la lunda E-programo ĉe https://pola-retradio.org estas la proksimiĝanta Tago de E-Libro. Krom kelkaj rilataj E-informoj aŭdiĝas la 1-a parto de la simpozia kontribuo de Anne Jausions “Ĉu nuntempa E-literaturo kompareblas al la naciaj?” prezentita en A. Mickiewicz-Universitato en Poznano. La elsendon inaŭguras scienca bulteno.