Ludu

Krom prezenti la tradiciajn kulturkronikon kaj Leterkeston – kun multaj interesaj priprogramaj rimarkoj – la E-elsendo de Pola retRadio ĉe https://pola-retradio.org informas pri grava sukceso de UEA dum la septembra UN-konferenco de NRO-oj en Bonn. Dank’ al rimarkoj de UEA-reprezentantoj ĝia fina dokumento entenas vortumojn pri la lingvaj rajtoj tutmonde.