Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

La naskiĝurbo de Esperanto

Arkivoj

Kategorioj

La 612-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 03.01.2017:

– Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas profesoro Walter Żelazny el Pollando, la estro de la Katedro pri kultura antropologio en la Universitato de Bjalistoko. Ni interparolas pri lia prelegserio pri judaismo, kiun li gvidis dum BET-2016, pri lia esperantigita libro „Ludoviko Lazaro Zamenhof – Lia pensaro, sekvoj kaj konsideroj” kaj pri la didaktika laboro de lia katedro, en kiu eblas doktoriĝi kelklingve ankaŭ pri E-rilataj temoj, ricevante ŝtatan diplomon agnoskitan en la landoj de la Eŭropa Unio.
– Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al la bona stato de la publikaj financoj en Pollando, al kroma subvencio por la Centro de Polaj Studoj en Cambridge. Ni informas aldone pri la bjalistokaj kulturcentroj. En la novstrukturita Bjalistoka Kultur-Centro sian lokon havas denove Zamenhof-Centro.
– En la scienca bultena ni informas pri novaj esploroj rilate la malavantaĝon de la dominita de la angla scienca literaturo kaj pri Fringo, la ĉefheroo de la Eŭropaj Birdo-Tagoj-2016 en Pollando.
– Muzike akompanas nin la novjara kanto de Muzikumejo: https://www.youtube.com/watch?v=mIqkBY0NqvU kaj la novjara mesaĝo de Dirce Sales: https://drive.google.com/file/d/0B3VrPGl7lVKbLWNxQjlBd1dkY3c/view. Ni citas krome el la kanto de Nikolin „Zamenhof”.
– Aktualaĵoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj. Aparte aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.

Play

La 611-a E-elsendo el la 30.12.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

Kolekto de la Fondaĵo de Czartoryski-princo

– La elsendon komencas riĉa kultura kroniko, en kiu ni informas pri la jubileaj solenaĵoj en Filharmonio de Szczecin lige kun la 140-a naskiĝdatreveno de ĝia patrono, Mieczysław Karłowicz; pri la aĉeto fare de la ŝtato de la nepritakseble valora kolekto de la Fondaĵo de Czartoryski-princoj riĉigonta la Nacian Muzeon en Krakovo kaj pri ekspozicio de ĉina pentristo Yang Shuanglin en Vroclavo;
– Laŭ la informoj de GK-oj de UEA ni informas pri la serĉado de kandidatoj por la nova redaktoro de la revuo Esperanto. Komence de la elsendo ni memorigas pri la finiĝonta morgaŭ unua favorpreza aliĝkotizo al la 102-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo, Koreio.
– En la fino ni proponas leterkestan renkontiĝon.
– Muzike aŭdiĝas fragmento el Episode at a Masquerade Op. 41 de Mieczysław Karłowicz. Ni prezentas krome Esperantan Sambon de Dino Boladao el Brazilo „Omaĝo Zamenhof”.
– La akompana foto al la informo pri la elsendo koncernas kolekton de la Fondaĵo de Czartoryski-princoj, kiun aĉetis la pola ŝtato. La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.

Play

La 610-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 27.12.2016:

40-jariĝo de la Muzeo en Tykocin

– En la literatura segmento ni prezentas la 49-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– Niaj komencaj aktualaĵoj koncernas la aktualajn informojn pri la pola cidroproduktado kaj la 40-jariĝon de la Muzeo en Tykocin, kiu estis solenita nunjare.
– En la sciencbultena temo ni informas pri laŭvica japana esplorubvencio por pola esploristo okupiĝanta pri obezeco kaj tumoroj kun ĝi ligitaj.
– Kun nia kolego, d-ro Maciej Jaskot ni interparolas pri du lastaj interlingvistikaj eventoj, kiujn li partopreni en la itala Milano kaj pola Dąbrowa Górnicza. Li informas krome pri jam planita konferenco en januaro 2017, kiu disvolviĝos kadre de Zamenhof-Jaro 2017.
– Aktualaĵoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj. Aparte audiĝas interparolo kun nia gasto.

Play

La 609-a E-elsendo el la 23.12.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

Mekanika kripeto el la loko Olsztyn apud Częstochowa

– En la hodiaŭa elsendo dominas temoj ligitaj kun la proksimiĝanta Kristnasko.
– La kulturkronikaj informoj sciigas pri interesa ekspozicio en la prezidenta palaco en Varsovio dediĉita al la familiaj kutimoj kaj ritoj en la pola arto, inter kiuj estas ankaŭ tiuj ligitaj kun Kristnasko. La alia informo rilatas al la prezento de la kristnaskaj kripetoj el Krakovo en la Etnografia Muzeo de Vroclavo.
– La E-komunuma segmento estas dediĉita al la evento en Vroclavo okazinta komence de decembro, dediĉita al la Beleco de E-parolo.
– Nia felietono kovras la temojn ligitajn kun la finiĝanta Advento, kun la festaj kutimoj en Pollando, kun la difino de la dato ekde kiam ni festas Kristnaskon kaj kun la kutimo de kristnaskaj kripetoj, kiujn komencis en la 13-a jarcento s-ta Francisko. Nian informon akompanas foto de mekanika kripeto el la loko Olsztyn apud Częstochowa.
– Adventan kanton plenumas seminarianoj de pastro Józef Zielonka, kristnaskajn kantojn kantas la pola ensemblo Mazowsze kaj la ensemblo Muzilanie.
– La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.

Play

La 608-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 20.12.2016:

– Hodiau ni referencas al la Nitra UK enprograminte la sonscenon pri la Aŭtora Duonhoro de d-ro Ulrich Lins, kiu prezentis sian reredaktitan kaj komplektigitan per novaj materialoj libron „La danĝera lingvo”. Al tiu temo ni dediĉis la atenton en la antaŭmikrofona renkontiĝo kun d-ro Lins en la 568-a E-elsendo el la 29.07.2016.
– La komencaj aktualaĵoj alportas bedaŭrindajn informojn pri novaj teroristaj atencoj okazintaj en Turkio kaj en Germanio.
– En la sciencbultena temo ni informas pri laŭvica japana esplorsubvencio por pola esploristo okupiĝanta pri obezeco kaj tumoroj kun ĝi ligitaj.
– Muzike akompanas nin hodiaŭ Kajto per sia kanto pri Blanka Turo el la KD Duope.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj.

Play

La 607-a E-elsendo el la 16.12.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– La hodiaŭa antaŭmikrofona gasto de nia Redakcio estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães kun kiu ni interparolas pri liaj postkongresaj vizitoj en Lisbono kaj Seulo, aparte pri la preparoj al la 102-a UK atentigante ankaŭ, ke la 31-an de decembro finiĝas la unua favorpreza aliĝperiodo al la UK-2017; ĝis la 27-a de decembro eblas kandidatiĝi por ĝin partopreni dank’ al la subteno de UEA.
– Komence nia kulturkroniko informas pri ekfunkciinta laboratorio pri konservistaj laboroj, daŭriganta la sukcesan tradicion de polaj artkonservistoj. Kelkfoje ni menciis pri historiaj trovaĵoj sur la batalkampo Grunwald. Kelkaj el ili, kiel ankaŭ la aliaj el la loko ligita kun vikingoj, Truso estos konsulteblaj interrete. Tion koncernas nia sekva kulturkronika informo.
– La ĉefa E-informo venas el Pollando. Temas pri la rekreiĝinta en Pollando Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto: http://www.sejm.gov.pl/Sejm8.nsf/agent.xsp?symbol=SKLADZESP&Zesp=444. Ni informas ankaŭ pri la anoncitaj lige kun 15-a de decembro rekonoj: Esperantisto de la Jaro de „La ondo de Esperanto” kaj la novaj membroj en la Panteono de edukado.net.
– Muzike ni memorigas fragmente la kanton „Esperanto” de Max Roy Carrouges. La akompana foto al la informo pri la elsendo rilatas al la venontjara UK en Seulo, Koreio.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. Eksterelsende aŭdiĝas la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.

Play

La 606-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 13.12.2016:

La florkrono de la urboaŭtoritatoj de Bjalistoko omaĝe al la 157-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Lazaro Zamenhof

– La partopreno de nia Redakcio en la 17-aj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko estis la okazo inviti antaŭ nian mikrofonon la prezidanton de Bjalistoka E-Societo Przemysław Wierzbowski. Nia interparolo rilatas al la nunjara programo de la Tagoj, kaj ankaŭ i.a. al la organizota en Bjalistoko en 2017 Kongreso de Pola E-Asocio.
– La komencaj aktualaĵoj referencas unualoke al la 35-a datreveno de la proklamo de la milita stato en Pollando; ni informas krome pri nova malkovro en la sudorienta Pollando koncerne la historian salfosadon en ĉi tiu regiono.
– Per la sciencbultena informo ni dividas iom surprizajn konstatojn pri la rezultoj de la bestprotekta programo kaj proksimigas dependecon inter streso kaj diabeto.
– Niaj muzikaj citaĵoj referencas al unu el la kantoj el la milita stato en Pollando en la plenumo de Jacek Kaczmarski kaj la Zamenhofa naskiĝdatreveno. La kanton „Dankon, Zamenhof” kantas Dirce Sales.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj. Ankaŭ eksterelsende estas aŭdebla interparolo kun la hodiaŭa gasto de la redakcio.

Play

La 605-a E-elsendo el la 09.12.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

La 17-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

– Komence nia kulturkroniko informas pri interesa ceramika muralo, kreiĝinta sekve de internacia arta kunlaboro memoriganta, ke en 2016 Vroclavo estis Kultura Ĉefurbo de Eŭropo.
– Tuj poste sekvas E-komunume rilataj informoj.
La ĉefa estas ligita kun la pasonta la 10-an de decembro Tago de la Homaj Rajtoj. Temas pri la transdonita al UN-o Deklaro de UEA okaze de la 68-a datreveno de ĝia proklamo kaj la 50-a jubileo de la internacia pakto pri ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj kaj la internacia pakto pri civilaj kaj politikaj rajtoj.
Sekve ni informas pri la lastlunda gazetara konferenco en Bjalistoko, en kiu la prezidanto de la urbo T. Truskolaski parolis pri ĝiaj planoj lige kun Zamenhof-Jaro 2017; ni informas krome pri la hodiaŭ komenciĝantaj 17-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj.
Laŭ la GK de UEA ni informas krome pri la novaj gvidantoj de la Belartaj Konkursoj de UEA.
– Fine aŭdiĝas leterkesta programero.
– En la elsendo ni prezentas fragmente la kanton „Anda Haleo” de la grupo Kaj Tiel Plu el ĝia KD „Plaĉas al mi” eldonita de Vinilkosmo.
La kulturkronika informo kaj la informo pri la planoj de Bjalistoko lige kun la Jaro de Zamenhof estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.

Play

La 604-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 06.12.2016:

libroj

E_libra breto

– La literaturan mardan segmenton plenigas la sonsceno el la novembra Malferma Tago en Roterdamo (26.11.2016) pri la novaĵoj de la libroservo de UEA, kiun tradicie gvidis Ionel Onet.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la ĉefministraj demisioj en Italio kaj Francio kaj al la kreiĝo de la Grupo de la 3-a de Majo en la litova Sejmo solvonta problemojn de minoritatoj.
– La sciencbultena informo traktas laŭvicajn esplorojn pri la influo de la sunradioj je la psika sano.
– La sunan optimismon por ekz-e sensunradia mardo en Varsovio certigas la malnova kanto de Ramona van Dalsem „Al suna optimismo”.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj. Ankaŭ eksterelsende estas aŭdebla la sonsceno pri la novaĵoj de la libroservo de UEA (http://katalogo.uea.org/).

Play

La 603-a E-elsendo el la 02.12.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

kripetoj

Rivalantaj krakovaj kripetoj subĉiele

– Reference al la novembra Malferma Tago ni interparolas hodiaŭ denove kun Chuck Smith, kiu prelegis dum ĝi pri la plej grandaj retaj projektoj dum la lastaj 16 jaroj, kontribuintaj al la evoluo de la E-lernado kaj E-komunumo. Ni parolas krome pri sukcesa sponsora kampanjo por Amikumu.com kaj aktualaj taskoj por envivigo de la apo.
– La komenca kulturkronika segmento rilatas al la semajnfinaj eventoj en Varsovio, Krakovo kaj Katowice lige kun la adventa ornama kadro en la pola ĉefurbo, konkurso pri la krakovaj kristnaskaj kripetoj kaj minista festo Barbórka. Ni informas krome pri EMA-premio por la Muzeo pri historio de polaj judoj en Varsovio.
– En leterkesto ni dankas pro gratuloj lige kun la 600-a E-elsendo. Ni dankas al la novembraj sponsoroj kaj informas, ke tiumonate krom 9 elsendoj ni disponigis al komencantoj, lernantoj kaj progresantoj – en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo ekster la elsendo – paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn, varidaŭrajn – 14 novaĵojn, 7 kulturkronikajn kaj 6 sciencbultenajn informojn, 3 felietonojn kaj 4 sondokumentojn.
– Muzike i.a. akompanas nin Morice Benin per fragmento de sia kanto „Homa blovo” el la KD In-Sir’ eldonita de Vinilkosmo.
La kulturkronika informo estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la koncerna rubriko de nia paĝo. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” estas eksterelsende aŭskultebla interparolo kun la gasto de nia Redakcio.

Play